Jogjakarto: la kultura ĉefurbo de Javo
Januaro 2017
Jogjakarto estas granda urbo, lokiĝanta en mezo de Javo — la ĉefa insulo de Indonezio. Pro gravaj historiaj eventoj kaj multaj vidindaĵoj ĝi rigardeblas kiel la kultura centro de la lando.
Okcidente troviĝas la ĉefurbo — Ĝakarto. Bedaŭrinde, ĝi tute ne enmeteblis en nia itinero.
La oficiala nomo de la urbo estas Jogjakarta (kutime mallongiĝata ĝis Jogja), tamen estas vaste uzata ankaŭ la antaŭa nomo Ĝogĝakarta (Ĝogĝa). Amuze, ke en rus- kaj ukrainlingvaj mapoj ĝi nomiĝas kompromise: Ĝokjakarta.
Laŭ censo, en Jogjakarto loĝas 400 mil da homoj urblime kaj 4 milionoj aglomeraĵe. Verdire, ĉi tiuj nombroj ŝajnas dubindaj, kiam vi buse vadas tra grandega azia formikejo.
Neniam antaŭe mi vizitis la sudan duonglobon, tial vojaĝo al Indonezio estis tre simbola. Ho ve, en Jogjakarto mi eksentis neniajn «sudaduonglobaĵojn». Pro pluvsezono, la nokta firmamento estis ĉiam kovrita per densaj nuboj, kaj ĝui sudajn stelarojn mi ne povis. Pri la tagon, en varmega kirlo de azia vivaranĝo preskaŭ ne eblis zorgi pri geografiaj abstraktaĵoj.
Mi kun du kompanoj alvenis al Jogjakarto el paradiza malajzia insulo Lankavo (Langkawi), flugŝanĝinte en Kuala-Lumpuro. Pasporta kontrolo similas al tiu de Malajzio: la limoficiro nur demandas pri longeco de restado kaj tuj enfrapigas en la pasporton tridektagan stampon.
Estis jam pluva tarda vespero, kiam ni elflughaveniĝis sur malsekan trotuaron. Kvankam oni ne rekomendas preni taksion ĉe tiaj lokoj, ni riskis kaj gajnis: la taksisto postulis nur kvin dolarojn lokavalute.
Hotelo «Olympic» montriĝis kun senfenestraj ĉambretoj, malvarma akvo, ĉiekurantaj formikoj kaj aĉega vifisignalo. Kompense oni donis bongustajn matenmanĝojn, kaj, krome, proksime troviĝis bushaltejo.
La loka valuto — rupio — fojfoje suferas teruran inflacion. Por la momento de la vojaĝo oni donis por centodolara paperpeco ĉirkaŭ 1 milono 300 mil rupiojn. Jen kiel aspektas miliono.
Unu el avantaĝoj de Indonezio estas ĉipa manĝaĵo. Ekzemple, jenaj nudeloj kun ia viando, verdaĵo kaj pastaĵo kostis nur 8000 rupiojn (ĉirkaŭ 60 cendoj).
Drakofrukto gustas ekzakte laŭaspekte, kiel miksaĵo de beto kaj kivo.
Loka televido montas alilandajn filmojn kun originala sontrako kaj tradukaj subtitoloj, kiel en Skandinavujo.
Indonezio, malgraŭ sia ekzoteco, impresis iom sufoke. Senordeco, fuŝeco, denseco, korupto kaj atentego pri blankmuzela fremdulo — kiel oni povus ĉi tie sin malstreĉi? Tamen tio estis interesega, eksterordinara sperto.
En Jogjakarto funkcias mojosa buslinearo. Haltejoj estas kajoj ekipitaj per turnokrucoj kaj oficistoj. Oni pagas ne enbuse, sed antaŭ eniri la haltejon. Busoj albordiĝas tiel, ke la pordo troviĝu kontraŭ speciala elirejo. Paginte por unu veturo, oni rajtas senlime ŝanĝi la buson, simile al metroo. Foje okazis jena amuzo: post kiam ni pagis por veturo, evidentiĝis, ke ni mistrafis la haltejon. Tiam kasisto skribis indonezie letereton, kun kiu oni enlasis nin en taŭgan «stacion».
La indonezia trafiko, same kiel la malajzia, estas livaflanka. Ĉiu indoneziano, de flavbekulo ĝis kadukulo, nepre havas la propran motorciklon. Zumaj svarmoj de duradaj enigas vojojn en ĥaoson. En Indonezio estas ekzakte tri trafikreguloj: ne traveturi la ruĝan, ne transveturi la haltlinion kaj buki la sekurzonon. Ĉion ceteran la leĝo de la ĝangalo bonvole permesas.
Tamen jen paradokso: ĉi tie tute ne okazas trafikakcidentoj. Verŝajna kialo estas, ke pro la ĥaoso stirantoj devas veturi treege atente.
La ĉefstrato Maliboro celas al amuzigo turistojn kaj havas nemulton komunan kun ĉiutaga vivo de Jogjakarto. Iaj interesaĵoj ĉi tie mankas, prezoj troaltas kaj homamaso plenas de friponoj ĉiaspecaj.
Vaporlokomotivo apud fervojpasejo.
La ĉefa jogjakarta vidindaĵo — Palaco de Sultano — montriĝis fermita pro vizito de la prezidanto. Bonokaze, apude funkciis akvopalaco Taman-Saro, konstruigita en la jaro 1765.
La palaco ne impresas. Miaopinie, pli interesa estas la malnova urbo, kie ĝi troviĝas.
Ĝis la jaro 1949 Indonezio estis nederlanda kolonio.
Ekster la urbo troviĝas du ĉi-lokaj vidindaĵoj — antikvaj temploj Prambanano kaj Borobuduro. Kiel ni scias, Indonezio estas la plej granda islama ŝtato en la mondo. Islamo ektrapenetris ĉi tien en la 13-a jarcento kaj finvenkis komence de la 16-a, tamen antaŭe Indonezio konsistis el apartaj hinduisma-budhismaj ŝtatoj. Jen de kie ni havas tiajn ekzotaĵojn inter moskeoj.
Prambanano kaj Borobuduro atingeblas per regulaj eksterurbaj busoj.
Internaĵo iom lamas.
Finpunkte alveturintojn tuj atakas svarmo de «taksiistoj», tamen indas ne pigri kaj promeni piede, des pli la temploj tre proksimas. Grandegaj ĉirkaŭaĵoj de sanktejoj estas baritaj kvazaŭ rezervejoj, tamen ŝajnas al mi, ke ilia ununura funkcio estas trapeli turistojn tra senfina labirinto de vendejoj. Indikiloj aŭ mankas, aŭ mankindas pro sia konfuzeco.
Finfine ni travadis al Prambanano. Ĝi estas hinduisma templa komplekso, konstruigita en la 9-a jarcento, en la epoko de antaŭislama ŝtato Mataramo.
La postan tagon ni vizitis Borobuduron. Fine de la itinero necesas trairi la apudan setlejon.
Budhisma templa komplekso Borobuduro estis konstruigita preskaŭ samtempe kun Prambanano — en la jaro 850. Ĉi tie kaj tie estas multe da turistoj el Barato (pro pilgrimado) kaj Ĉinujo (nu, ĉinoj ĉieestas).
Supre troviĝas grandegaj stupaoj.
Poste atingendis Balio. Ni decidis veturi tere, survoje vizitinte faman vulkanon Bromo.