Modesta promenado tra Ĥortico
Junio 2017
Ĥortico (ukraine Ĥórticja) estas la plej granda insulo de la rivero Dnepro (rilate la plej grandan de Ukrainujo vidu raporton pri Ĝarilgaĉo). Ĝi situas en la urbo Zaporiĵo kaj famas kiel hejmlando de zaporiĵaj kozakoj (ankaŭ nomataj en PIV «zaporogoj» kaj «dnepraj kozakoj»).
Kvankam Ĥortico troviĝas proksime al mia urbo kaj estas unu el la plej gravaj vidindaĵoj de la lando, la lastan fojon mi vizitis ĝin infane. Preteksto por reveni la insulon estis eksterurba ripozo kun amikoj. Por ke la reveno transmetiĝu el kategorio diboĉa en kategorion vojaĝan, mi forlasis por nelonge nian diboĉejon kaj promenis trainsule. Mi vizitis la nordan parton de Ĥortico, kie troviĝas kultur-historia komplekso Zaporiĵa Siĉo (ukraine Zaporízka Siĉ).
Jen klifoj kontraŭ la strando «Bagdado», kie ni tendumis. Kial la strando nomiĝas laŭ la iraka ĉefurbo, neniu zaporiĵano klarigi ne povis.
Vidaĵo de la plej longa domo de Zaporiĵo.
Dnepra hidroelektra centralo (ukraine Dniprohés).
Insulo Kverka (ukraine Dubóvij).
Zaporiĵaj kozakoj, pro kiuj famas Ĥortico, estis armitaj ribelaj homoj, kiuj formis propran militpolitikan organizon transe de la sudaj bordoj de tiutempa Rusa carlando (nuntempa Ukrainujo). Nun ili estas rigardataj (iom idealigeme kaj mitigeme) kiel simbolo de ukraina identeco kaj malhumileco. Kontraŭ komuna misopinio, en Ĥortico neniam estis kozakaj fortikaĵoj, kvankam la insulo apartenis al Zaporiĵa (aŭ Zaporoga, laŭ Vikipedio) Armeo. La unua siĉo (administra kaj milita centro de kozakoj) aperis apud Ĥortico, en la insulo Malgranda Ĥortico (ukraine Malá Ĥórticja), kie funkciis dum ses jaroj, post kio kozakaj fortikaĵoj poiome translokadis malsupren laŭ Dnepro.
Tamen ĝuste en Ĥortico en 2004 oni ekkonstruis kultur-historian komplekson Zaporiĵa Siĉo, kiu estas ĝenerala modelo de ĉiuj siĉoj.
La komplekso estas ĉirkaŭbarita per palisaro.
Centre troviĝas ortodoksa preĝejo de la Sankta Kovrofesto (ukraine Svjáto-Pokróvska cérkva).
Aliaj konstruaĵoj estas kurenoj (tio estas kozakaj domoj), lernejo, trezorejo, kancelario kaj ceteraj kozakejoj.
Sonorilturo flanke de «antaŭurbo».
Fama kampadejestro (koŝovíj) Iván Sirkó, triunfinta en 65 bataloj.
Kozaka kolonelo Tarás Búlba, heroo de la samnoma novelo de Nikoláj Gógol.
Ĉe la muzeo de zaporiĵaj kozakoj troviĝas monteto kun la plej alta flagstango de Ukrainujo. Fakte, ĝi estas la tero, elfosita dum konstruado de la muzeo.
Jen la muzeo mem.
Zaporiĵa Siĉo antaŭe de pilonoj de longdistancaj lineoj.
La unuaj loĝantoj aperis en Ĥortico longe antaŭ kozakoj. Pri tiuj tempoj memorigas multaj sanktejoj, konstruitaj de kvitjana kulturo (nomita post la samnoma ravino) antaŭ kvin mil jaroj en kuproepoko. Kompreneble, neniaj slavoj, des pli ukrainoj, tiam ne ekzistis. Inter kuproepokanoj kaj ukrainoj ŝanĝiĝis multaj kulturoj, ofte kun neklara deveno.
Ĥortico estas tre ŝatata de paganistoj, naciistoj kaj aliaj emuloj. Jen nova statuo de Daĵbóg, la praslava dio de fekundeco kaj sunlumo.
Diversspecaj lineaj pilonoj iom fuŝas praan etoson.