Ferioj en Ĥersona provinco: insulo Ĝarilgaĉo kaj Oleŝka Sablaro
Junio 2017
La unuan someran semajnofinon mi kun amikoj forveturis najbaran provincon Ĥersona por viziti du interesajn lokojn, kiuj estas tute ne aĉa Ĝarilgaĉo (krime-tatare Ĝarilgáĉ) kaj Oleŝka Sablaro. La unua estas la plej granda ukraina kaj nigramara insulo, kaj la duan multaj erare opinias la plej granda dezerto de Eŭropo.
La ŝoseo inter nia urbo Melitopolo kaj Ĥersono malplenas de aŭtoj kaj plenas de kavoj.
Tipa sudukraina pejzaĝo.
Nordkrimea kanalo, borderita per arboj, similas al natura rivero.
Ruse: «krimea kanalo» («nord» restis eksterscene).
Unuavice ni venis al ripozurbo Skadovsko, de kiu kursadas boatoj al Ĝarilgaĉo. Skadovsko montriĝis ĝuste tia, kia devus esti postsoveta ripozurbeto.
Ruslingva panelo: «al la mondo — pacon» (en la rusa «paco» kaj «mondo» estas homonimoj, do ni havas vortoludon: «miru — mir»).
La plej mirinda skadovskaĵo estis dikega hamburgero. Mi supozis, ke tiaj ekzistas nur en mensogemaj makdonaldaj reklamoj.
La ripoza sezono jam ne komenciĝis, tial boatoj iris al Ĝarilgaĉo neregule, laŭ pleniĝo de pasaĝeroj. Nia kvinopo montriĝis la nuraj vojaĝantoj. Finfine ni interkonsentis kun jaktestro, ke por po 170 hrivnoj (ĉirkaŭ 6,50 dolaroj) li veturigu nin al ĝarilgaĉa haveno kaj forprenu vespere de la lumturoj, kien ni piediros trainsule.
Estas ĉirkaŭ unu kaj duono horo jaktade ĝis la insulo. Jen tie, jen ĉi tie aperas delfenaj dorsoj. La jaktestro plendas, ke post «tiuj eventoj» mankas rusaj kaj belarusaj turistoj, ĉar iliaj komunikiloj mensogas pri «agresemaj ukrainoj».
La modesta ĝarilgaĉa haveno.
Ĉi tie troviĝas plaĝo kun sunŝirmiloj kaj dometoj, konstruitaj el scirpo.
Apude estas monumento de maristoj, falintaj batalante kontraŭ naziistoj en novembro de 1941 en Ĝarilgaĉo.
En la insulo troviĝas nacia naturparko kaj ukraina limzono. Krimeo estas tre proksime, trans Karkinita golfo. En Ĝarilgaĉo ne ekzistas setlejoj, kaj nuraj ĉi-tieaj homoj estas turistoj kaj laboristoj de la naturparko.
Ni ekiris al alia bordo, al la du lumturoj, de kie ni estis forprenotaj. Nin ĉirkaŭis sovaĝa stepo.
La plej interesa loka vidindaĵo estas herdoj de sovaĝbestoj, precipe kapreoloj. Bedaŭrinde, ili estas tre timemaj, kaj ne eblas aliri proksime. Tamen fojfoje el apudaj arbustoj elsaltis dormemaj ekzempleroj kaj tuj kuregis for.
Hufspuroj.
Dumvoje aperas lagoj de diversaj areo, elsekeco kaj fiodoro.
Loĝejo de la parkogardisto.
Akvofonto.
Jen la lumturoj.
Ni atingis ilin en tri horoj.
Iam ĉi tie troviĝis limgarda taĉmento kaj veterstacio. Live videblas alia akvofonto.
La malnova lumturo estis konstruita en 1902 en Parizo de unu el disĉiploj de fama Gustave Eiffel (Gustáv Efél), kaj nun multaj fiere, sed erare, nomas ĝin «lumturo de Eiffel».
«La pordo estas veldfermita!»
En 1997 estis konstruita nova lumturo.
Laŭ la plato, la unua lumturo aperis en Ĝarilgaĉo en 1826.
Rajo, elĵetita sur strandon. En Skadovsko krudajn rajojn oni vendas ĉiuloke.
Plonĝanta mevo.
Estuaraj lagoj en orienta rando de la insulo.
Maldika terkolo inter maro kaj lago.
En terkapo kuŝas grandegaj konkoj, kiujn oni ankoraŭ ne forprenis por memoraĵoj.
Tiel nomata «albordiĝejo», de kiu la jakto nin forvelis, estas fakte ordinara peco de strando, kies ununura distingo estas benko.
Ni tranoktis en unu el skadovskaj hoteloj.
La sekvan tagon ni forveturis Oleŝkan Sablaron (nomitan post apuda urbo Oléŝki). Multaj opinias ĝin la plej granda dezerto de Eŭropo. Nu, unue, ĝi estas ne dezerto, sed duondezerto. Due, en Eŭropo estas sablaroj pli grandaj. Tamen la titolo de la plej granda ukraina sablaro sonas ankaŭ solide. En soveta tempo ĉi tie troviĝis armea spaco. Ĝi estis likvidita komence de la nuna jarcento kaj jen ekfunkciis denove pro la konflikto kun Rusujo. Kaj vere, atingi la sablaron montriĝis malfacile: ni provis alveturi flanke de vilaĝo Rádensk, de kie prezentiĝas la plej belaj pejzaĝoj, tamen la vojoj estis baritaj de militistoj pro manovroj. Finfine ni alveturis denorde. Ĉi-tieaj sabloj estas iom makulitaj de plantoj, tamen eĉ tio estas pli bona, ol nenio.
Dumvoje trafiĝas stepaj brulegoj.
Ni turniĝu de ŝoseo.
Ambaŭflanke aperis abelbredejoj.
Amuza plato: «Abeloj, okupita!»
Oleŝka Sablaro proksimiĝas.
Jen ĝi estas!
Ĉiuflanke videblas armeaĵoj.
Pafaĵoj.
Jen kia semajnofino okazis. Entute Ĥersona provinco estas riĉega je vidindaĵoj: krom fama rezervejo Askania-Novo, ankaŭ estas malfacile atingebla Tendera terlango, sovaĝa delto de Dnepro, severe gardata rezervejo en Birjuĉa insulo kaj multaj aliaj. Sed kie ja trovi tempon kaj kunvojaĝantojn?